Bovo
![]() |
||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bovo de raso Holstein
|
||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
|
||||||||||||||||
Bos taurus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||||
Bovo estas granda remaĉanta mamulo. Ĝi estas bredata ĉefe por sia viando, sia lakto kaj sia ledo. Ĝi estas bredata ankaŭ por sia forto, en la pasinteco kiel tir-besto, kaj nun plu kiel spektaklo-besto en toreo.
Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan taŭro.
Ĝian blekon oni nomas muĝo.
Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali). Batalbovoj estas pli specife nomataj bataltaŭroj aŭ batalbovinetoj, kaj tirbovoj nun kvazaŭ ne plu troviĝas.
La frunta osto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. La supra lipo estas senhara.
La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri bovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
![]() |
« Doni ovon, por ricevi bovon. »
|
![]() |
« Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. »
|
![]() |
« Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. »
|
![]() |
« Rigardaĉi kiel bovido. »
|
[redakti] Referencoj
![]() |
Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Zoologio |