Kalcio
El Vikipedio
- Simbolo: Ca
- Atomnumero: 20
- Atompezo: 40,078
- Bolpunkto: 1484 o C
- Fandpunkto: 839 o C
- Kemia Serio: teralkala metalo
Kalcio estas malmola, arĝenta, teralkala metalo. Tri porcentoj ol la terkrusto estas de kalcio, en la stato de kretoŝtono (CaCO3), kalko (CaO) aŭ (Ca(OH)2), gipso kaj fluorito. Mara koralo, kaj la stalagmitoj kaj stalaktitoj en la grotoj aŭ kavernoj estas el kalcia karbonato.
Komerce, kalcio produktiĝas per elektrolizo el kalcia klorido. Kalcio estas tre utila en la kemia industrio. Ĝi estas nepra por la humana korpo. Multe da kalcio troviĝas en lakto, fromaĝo, kremo kaj butero.
Sir Humphrey Davis malkovris la elementon en Anglio en 1808. La nomo "kalcio" venas de la latina vorto "calx", kiu signifas "kalkon."
[redakti] Vidu ankaŭ
- Kalcia karbonato
- Izotopoj de kalcio
- Kemio
- Perioda tabelo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Anhidrito
|